[IJK 2026] Ekskursa & Karavana Mendilo
  • 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), Katalunio: Ekskursa kaj Karavana Mendilo

    Uzu ĉi tiun formularon por mendi vian lokon en ekskursoj kaj karavanoj. Atentu, ke vi povas mendi nur unu lokon por ĉiu ekskurso aŭ karavano. Se vi devas mendi por alia homo, plenigu denove la formularon uzante ties nomon kaj retadreson.
  • Tralegu unue la paĝon pri ekskursoj, la paĝon pri karavanoj kaj la paĝon pri kondiĉoj de ekskursoj kaj karavanoj antaŭ ol plenigi ĉi tiun mendilon. 

    Certigu ke vi jam aliĝis al IJK 2026 antaŭ ol mendi. Mendojn de nealiĝintoj oni ne traktas.

  • Ekskursa Mendilo

    Elektu viajn preferatajn ekskursojn kaj karavanojn kaj mendu vian lokon. Atentu ne rezervi ekskursojn de la sama tago aŭ horo! *GRAVA INFORMO: Pagita kotizo de la ekskursoj aŭ karavanoj ne estas redonebla sed transdonebla al alia persono, kiu devas pagi la saldon laŭnecese.
  • Categories:All
    All
    Dumkongresaj Ekskursoj (Duontagaj)
    Dumkongresaj Ekskursoj (Tuttagaj)
    Postkongresaj Ekskursoj
    Alvenaj Karavanoj (la 9-a de aŭgusto)
    Foriraj Karavanoj (la 16-a de aŭgusto)
    Sort By
    Name: A to Z
    Name: Z to A
    Price: Low to High
    Price: High to Low
    Clear Sort
    prevnext( X )
              Dumkongresaj Ekskursoj (Duontagaj)
              DT1: Astronomia Vespero: Spertu la plenan suneklipson Product Image
              DT1: Astronomia Vespero: Spertu la plenan suneklipson

              [Merkredo, 12/08, 14:00-00:00] 

              Travivu historian momenton kaj kontentigu vian internan nerdulon! Tre malofta plena suneklipso okazos dum IJK en Katalunio. Atentu, ke en la kongresejo, vera plena suneklipso ne videblos. Ne maltrafu ĝin!

              €25
                
              Dumkongresaj Ekskursoj (Tuttagaj)
              TT1: De la Esperanto-vilaĝo al kulturplena marbordo: Subirats kaj Sitges  Product Image
              TT1: De la Esperanto-vilaĝo al kulturplena marbordo: Subirats kaj Sitges

              [Vendredo, 14/08, 09:00-19:00]

              Vizitu la Esperanto-Muzeon en la vilaĝo Subirats kaj interagu kun lokanoj en kulturaj eventoj proponataj de la vilaĝa registaro. Poste, vizitu la belan marbordan urbeton Sitges. Vi havos ankaŭ la ŝancon baniĝi.

              €30
                
              TT2:  Esploru Barcelonon: historia tempovojaĝo kaj okulfrapa arkitekturo  Product Image
              TT2: Esploru Barcelonon: historia tempovojaĝo kaj okulfrapa arkitekturo

              [Vendredo, 14/08, 09:00-19:00]

              Spertu la mondfaman ĉefurbon de Katalunio: Barcelonon! Esploru la vojojn per panorama bustrairo, poste promenu tra la urbocentro kaj vidi la nunan kaj aktivan Barcelonon, kaj ĝuu liberan tempon por plu urbumi!

              €40
                
              TT3: Barcelono ribelema: Esperanto kaj sociaj movadoj  Product Image
              TT3: Barcelono ribelema: Esperanto kaj sociaj movadoj

              [Vendredo, 14/08, 09:00-19:00]

              Malantaŭ la beleco de Barcelono troviĝas ankaŭ riĉa historio de sociaj movadoj kaj internaciismo. Krome, ĉu vi konis la ligon inter Barcelono kaj Esperanto? Nepre aliĝu al tiu ĉi unika kaj interaga ekskurso gvidata de lokanoj kun rekta sperto.

              €30
                
              Postkongresaj Ekskursoj
              PK1: Per boato laŭ la marbordo: Tossa de Mar kaj Ĝirono Product Image
              PK1: Per boato laŭ la marbordo: Tossa de Mar kaj Ĝirono

              [Lundo, 17/08, 09:00-21:00]

              Trankviliĝu post tre okazoplena kongreso! Vizitu la apudan provincon, Ĝironon, mondfaman pro ĝiaj belaj marbordoj. Prenu boaton ĉe Tossa de Mar kaj poste ĝuu la tagon en la historia ĉefurbo, Ĝirono. 

              €70
                
              Alvenaj Karavanoj (la 9-a de aŭgusto)
              ALVENBUSO: Barcelono-Tiana Product Image
              ALVENBUSO: Barcelono-Tiana

              Rektaj busoj de la urbocentro de Barcelono ĝis Alberg La Conreria en Tiana. Ekiros la 9-an de aŭgusto. Elektu inter tri busoj. Maksimume po 50 lokoj. 

              €9
                
              Foriraj Karavanoj (la 16-a de aŭgusto)
              ✈️ FLUGHAVENA FORIRBUSO: Tiana-Barcelona-El Prat (BCN) Product Image
              ✈️ FLUGHAVENA FORIRBUSO: Tiana-Barcelona-El Prat (BCN)

              Speciala rekta buso de Alberg La Conreria ĝis la flughaveno Barcelona-El Prat (BCN). Ekiros la 16-an de aŭgusto ekde 06:45 CEST. Maksimume 25 lokoj. 

              €15
                
              FORIRBUSO: Tiana-Barcelono Product Image
              FORIRBUSO: Tiana-Barcelono

              Rektaj busoj de Alberg La Conreria en Tiana ĝis la urbocentro de Barcelono. Ekiros la 16-an de aŭgusto. Elektu inter tri opcioj. 

              €9
                
              Total
              €0,00
            • Aldona Opcio: Sagrada Família

              Vi mendis lokon en unu el la ekskursoj al Barcelono (TT2 aŭ TT3), tial vi ankaŭ havas la opcion partopreni en nedeviga grupa vizito al la Templo de la Sankta Familio (aŭ simple Sagrada Família), unu el la plej rekonataj simboloj de Barcelono kaj kataluna arkitekturo.

              Atentu: Ĉiu ekskursano memzorgas pri aĉetado de siaj enirbiletoj. Bileto kostas 26,00€, sed ekzistas rabatoj por diversaj publikoj. Kontrolu, ĉu aplikiĝas al vi iu specifa rabato. 

              Klaku ĉi tie por aĉeti la bileton rete. Ĉi-momente ankoraŭ ne haveblas biletoj por aŭgusto 2026, sed ni informos vin tuj kiam ili aperos. Elektu la opcion aĉetante la bileton:

              • Dato: la 14-a de aŭgusto 2026 (vendredo)
              • Horo: 16:00 

              Gravas ke vi aĉetu vian bileton rete kiel eble plej frue, ĉar la biletoj por vizito al Sagrada Família elĉerpiĝas anticipe kelkajn semajnojn antaŭ la dato de la vizito.

              Indiku ĉi-sube, ĉu vi interesiĝas partopreni en la vizito. Vi povas ŝanĝi vian decidon poste.

            • Kondiĉoj de ekskursoj

              Antaŭ ol submeti vian mendon, bonvolu atente tralegi la kondiĉojn pri ekskursoj.
            • Should be Empty: