Kondiĉoj kaj Permesiloj
Usona Esperantisto estas la oficiala bulteno de Esperanto-USA. Ni bonvenigas kontribuojn, preferinde en Esperanto, kvankam ankaŭ kontribuoj en la angla estas akceptataj. Artikoloj estu proksimume 200 –2 000 vortojn longaj.
Opinioj esprimitaj en Usona Esperantisto apartenas al la unuopaj aŭtoroj kaj ne nepre spegulas la vidpunktojn de la redakcio aŭ de Esperanto-USA. Sendante materialon al la redakcio, vi donas al Esperanto-USA neekskluzivan permesilon redakti kaj publikigi la materialon en la bulteno kaj aliaj publikaĵoj. La aŭtoroj tamen konservas la aŭtorrajton kaj tial rajtas libere reuzi, reeldoni aŭ vendi siajn originalajn, neredaktitajn verkojn laŭplaĉe, sen devigo mencii Usona Esperantisto-n. Materialo publikigita en Usona Esperantisto estas libere uzebla kaj redistribuebla laŭ la permesilo CC BY-SA 4.0: https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo. Ni tamen petas, ke legantoj atendu du monatojn antaŭ ol reeldoni la plej freŝajn artikolojn.
Ĉefredaktoro: Alena Adler (ri)