Tralegu unue la paĝon pri ekskursoj antaŭ ol plenigi ĉi tiun mendilon.
Trankvila vespera ekskurso por tiuj kiuj estos ĵus alvenintaj la Ĝakarto, la indonezia ĉefurbo. Konatiĝu kun la gravaj monumentoj de la urbo kaj la brilaj, koloraj neonlumoj kiuj reliefigas kulturon kaj modernecon. Vespera Ekskurso. Ĵaŭdo, 7/08. Horaro anoncota.
Vizitu la t.n. “Smeraldon de la Ekvatoro” per promeno tra la mirindaj kolektoj de la botanika ĝardeno kaj kreskigu aprezon por naturo samtempe lernante pri la historio de Indonezio. Vendredo, 8/08, 8:30-18:00.
La parko estas hejmo de pli malpli 2.500 bestoj el la tuta mondo kaj ĝi kombinas naturkonservadon, edukadon, kaj amuzaĵon. En ĉi tiu safari-stila bestĝardeno vi proksime kunestos kun la bestoj dum vi estas en aŭto aŭ buseto. Merkredo, 13/08, 09:00-16:30
Venu scii pli pri la diverseco de Indonezio kaj kompreni kiel homoj de malsamaj vivofonoj kaj kredoj pace kaj solidarece kunvivas unu kun la alia. Ĉi tiu ekskurso ankaŭ estas la perfekta okazo por konatiĝi kun la ĉefurbo. Merkredo, 13/08, 07:00-18:00
Iru kun ni por refreŝiĝa ekskurso al Curug Naga, kaŝita gemo en la montetoj, kie ni vizitos tri belegajn akvofalojn. Tie, ni provos intensan akvan aktivaĵon: kunflosadon. Konata en la angla kiel body-rafting, vi uzos vian propran korpon kaj liĝos ĝin kun tiuj de aliaj kaj kune formos boaton por navigi tra la rivero! Lundo, 11/08 08:00-14:00
Ni vizitos trankvilan lokon en la montaro: Gayatri Mountain Adventure. Ĝi estas perfekta loko por ripozi, spiri profunde, kaj konektiĝi kun naturo–kaj unu kun la alia. Kiam la tago ekmallumiĝos, ni restos tie por spekti la sunsubiron. Estas perfekta tempo por paŭzi kaj ĝui la nuntempon kun viaj amikoj kaj amatoj. Ĵaŭdo, 14/08, 14:00-19:00
Aliĝu al ekskurso al Baduy Luar por navigi tra la unikaj tradicioj de la Baduy-popolanoj. Promenu tra verdaj arbaroj kaj lernu pri ilia simpla sed mirinda vivmaniero kiu celas, unuavice, protekti la medion.Dutaga ekskurso kun tranokto. Ekde lundo, 18/08 07:30, ĝis mardo, 19/08 17:00.
Por vidi la belecon de indoneziaj insuloj, ne necesas iri tiel malproksimen! Ni kune vizitos la insularon Pulau Seribu (“Mil Insuloj”), kiu situas sur la maro ĝuste ĉirkaŭ Ĝakarto. Vi spertos intensan aventuron kaj gustumos vivon en tropika paradizo. Dutaga ekskurso kun tranokto. Ekde mekredo, la 20/08 07:00 ĝis jaŭdo, la 21/08, 11:30.
Por konatiĝi kun Sudorienta Azio pli bone, kial ne aldoni unu plian landon al via itinero? Ni proponas al vi Filipinojn, karesnomatan “La Perlo de l’ Oriento.” Plurtaga renkontiĝo kun ekskurso. Necesas aparte aliĝi. Ekde vendredo, 22/08, ĝis lundo, 25/08.
Rektaj buskaravanoj ekde la urbocentro de Ĝakarto ĝis Alfa Resort Hotel & Conference en Cisarua. Ekiros la 9-an de aŭgusto. Haveblas kvar busoj: du matene, du vespere. Maksimume po 35 lokoj.
Ĉu vi alvenos malfrue (post 16:00)? Jen rekta buseto AV5 de la internacia flughaveno Soekarno-Hatta (CGK) ĝis Alfa Resort Hotel & Conference en Cisarua. Ekiros la 9-an de aŭgusto, 20:15.
Rekta buskaravano de Alfa Resort Hotel & Conference en Cisarua ĝis la urbocentro de Ĝakarto. Ekiros la 16-an de aŭgusto.